Vizitu Forumon

Ĉinio kaj Peruo publikigis komunan deklaron

(GMT+08:00) 2015-05-23 18:44:13     Redaktoro:Yu Rongkang

Ĉinio kaj Peruo vendrede publikigis komunan deklaron, substrekante la konsenton atingitan inter la du landoj pri la interrilatoj kaj pragmata kunlaboro kaj pri internaciaj kaj regionaj aferoj de komuna zorgo.

Ĉina ĉefministro Li Keqiang estas en tri-taga oficiala vizito al Peruo kiel gasto de perua prezidento Ollanta Humala.

La deklaro diris, ke dum la interparolo Li kaj Humala esprimis kontenton pri la vizito kiu estis konsiderata kiel mejloŝtono en la disvolvado de duflankaj rilatoj.

La deklaro diris, ke de post kiam la du landoj starigis plenampleksan strategian partnerecon en 2013, ili vidis la kreskantan reciprokan fidon kaj fruktodonajn rezultojn de pragmata kunlaboro en la kampoj de investo, ekonomio kaj komerco, financo, energio kaj minekspluato, infrastrukturo, eduko kaj interhomaj interŝanĝoj. La du landoj puŝos plu antaŭen sian partnerecon konforme al la principo de reciproka respekto, reciproka profito kaj kungajno.

La deklaro diris, ke la du landoj okazigos sian unuan strategian dialogon pri ekonomia kunlaboro en la 23a de majo, kaj ke ili prenos ĉi tiun kunvenon kiel la okazon por plibonigi strategian planadon kaj tiel antaŭenpuŝi pragmatan kunlaboron.

La du flankoj konsentis profundigi kunlaboron inter registaraj departementoj de la du landoj kaj akceli industria investon, la deklaro diris, aldonante, ke ili deziras dividi spertojn en la kampoj de elektroprodukto, pura energio, petrokemia industrio, metalurgio, konstruaj materialoj, agrikulturo, forstokulturo, kaj prilaborado de akvaj produktoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto