Vizitu Forumon

Estonteco de ĉina-japanaj rilatoj estas en manoj de du popoloj

(GMT+08:00) 2015-05-24 16:40:35     Redaktoro:Yu Rongkang

Ĉina prezidanto Xi Jinping ĉeestis konferencon de amikaj interŝanĝoj inter Ĉinio kaj Japanio sabate en la Granda Popola Halo en Pekino. Li akcentis en sia parolado, ke Ĉinio kaj Japanio devas tiri lecionojn el la pasinteco, alfronti la estontecon kaj kune klopodi surbaze de la kvar komunaj politikaj dokumentoj por akceli pacan disvolvadon, daŭrigi amikecon, krei belan estontecon de la du landoj kaj kontribui por azia kaj monda paco.

Xi emfazis, ke Ĉinio kaj Japanio estas proksimaj najbaroj apartigitaj per nur strio da akvo, kaj en la pasintaj pli ol 2 000 jaroj paco kaj amikeco ĉiam estis la ĉeftono en la koroj de la du popoloj, sed en la moderna epoko Japanio sekvis la vojon de agreso kaj ekspansiigo, kaj pro tio la du popolo spertis amaran lecionon, kaj la milito alportis gravan katastrofon al la ĉina popolo. La dulandaj gvidantoj de la plimaljuna generacio faris gravan politikan decidon per sia saĝo kaj renormaligis la diplomatiajn rilatojn inter la du landoj. Li akcentis, ke la historio pruvas, ke la amikeco inter Ĉinio kaj Japanio utilas al la du popoloj kaj eĉ al Azio kaj la mondo kaj devas esti alte ŝatata kaj konservata.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto