Vizitu Forumon

Politiko en la rilatoj inter Ĉinio kaj EU

(GMT+08:00) 2015-05-25 11:31:21     Redaktoro:Xiong Linping

La 6an de majo 1975, la tiama ĉina eksterafera ministro Qiao Guanhua kaj vizitanta en Ĉinio Christopher Soames, la tiutempa vicprezidanto de la Eŭropa Ekonomia Komunumo (EEK, tio estas nun Eŭropa Unio), havis interparoladon kaj venis en akordon pri tio, ke Ĉinio kaj EKK starigu al si oficialajn rilatojn. Tiu tago iĝis la tago en kiu fondiĝis diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj EU. Kvardek jarojn ekde tiam, la rilatoj inter Ĉinio kaj EU, kiuj pretervivis internaciajn metamorfozojn, akiris al si nekontesteblajn atingojn, kaj nun ili, elanaj kaj energiaj, evoluas sur firma trako, kaj antaŭ ili etendiĝas pli vasta horizonto.

Ĉinio kaj Eŭropo estas gravaj fortoj en la nuna mondo. Kvankam inter Ĉinio kaj Eŭropo ekzistas diferenco, ekzemple, en socia sistemo, politika koncepto, kultura tradicio, kaj evolua stadio, tamen la rilatoj inter Ĉinio kaj EU ankoraŭ plu sin antaŭenpuŝis. Ĉinio altgrade traktas kaj atentas EU-on kaj firme subtenas la konstruadon de eŭropa integriĝo; dum EU esperas, ke Ĉinio estu stabila kaj prospera kaj ludu pli kaj pli gravan rolon en la mondaj paco kaj evoluado. La historiaj spertoj pruvis, ke inter Ĉinio kaj EU ekzistas sufiĉe reciproka respekto, kaj ĝuste pro tiu respekto la rilatoj inter Ĉinio kaj EU moviĝas senĉese ĝis plejnova evolustadio.

En 1996, iniciatite de Ĉinio, Ĉinio kaj EU komencis inter si dialogon pri homaj rajtoj.

En 1998 gvidantoj de Ĉinio kaj EU starigis la renkontiĝan mekanismon de ŝtatestroj, kaj de tiu momento la du partioj komencis rektan strategian komunikadon, kaj decidis, ke Ĉinio kaj EU fondu al si la konstruivan partnerecon longe stabilan kaj frontantan al la 21a jarcento. En 2003 gvidantoj de Ĉinio kaj EU kune proklamis establi al si "plenampleksan strategian partnerecon".

Aparte menciindas, ke aprile 2014 la ĉina ŝtata prezidanto Xi Jinping faris historian viziton al EU, tio estas la unua vizito de ĉina ŝtata prezidanto al la ĉefstabejo de EU en la 40 jaroj ekde la establiĝo de diplomatiaj rilatoj inter ili. Dum la vizito Xi Jinping proponis kune elformi partneran rilaton inter Ĉinio kaj EU, karakterizatan de la kvar facetoj: paco, kreskigo, reformado, kaj civilizo. Tiu propono ricevis aktivan reagon de EU.

Nuntempe inter Ĉinio kaj EU establiĝis pli ol 70 konsilĝaj kaj dialogaj mekanismoj koncerne al multaj fakoj, ekzemple: politiko, ekonomio kaj komerco, humanisma kulturo, scienco kaj tekniko, energirimedoj, medio kaj ekologio.

Aktuale, Ĉinio kaj EU havas multege da komunuaj interesoj, sed ankaŭ frontas al iuj similaj demandoj kaj defioj. Ĝuste kiel diris Xi Jinping antaŭ nelonge, kiam li intervidiĝis kun Martin Schulz, prezidanto de la Eŭropa Parlamento: "La partnera rilato kun kvar ecoj nun estas evoluanta antaŭen. Mi esperas, ke Ĉinio kaj EU kune klopodu, por ke la rilato floru kaj donu fruktojn."

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto