Vizitu Forumon

Kern-Liebers sorbas dinamismon el Ĉinio kreskanta

(GMT+08:00) 2015-05-27 10:07:32     Redaktoro:Xiong Linping

La rilatoj inter Ĉinio kaj Germanio ĉiam estas kurgvidanto de la rilatoj inter Ĉinio kaj Eŭropa Unio (EU). Germanaj entreprenoj en la 8a dekjaro de la 20a jarcento komencis eniri en Ĉinion, kaj ili estas la unuaj el la landoj de EU alvenintaj Ĉinion por fari investadon. Kvankam la grupo Kern-Liebers, unu el la germanaj entreprenoj, kiu staras je la pinto de la produktado de aŭtaj partoj en la mondo, ne plej frue venis en Ĉinion, tamen en multaj jaroj de restado en Ĉinio sorbis evoluigan dinamismon el Ĉinio konstante kreskanta.

La grupo Kern-Liebers en la jaro 1993 venis en Ĉinion, kaj instalis sin en la urbo Taicang de la provinco Jiangsu en orienta Ĉinio. Dai Wenhong, direktoro de la fako de risorto kadre de la grupo, informis al raportisto, ke tiam Kern-Liebers agis tre diskrete kaj kun sinteno de sondo venis en Ĉinion.

"Kiam germanoj venis por investado, ili estis tre diskretaj, ne sciante, kiel Ĉinio evoulas. En 1993, alveninte, ili luis malgrandajn fabrikdomojn proksimume 1 200 kvadrataj metroj areajn por fabrikado, kaj ekipis la fabrikejon per kelkaj duamanaj maŝinoj; la laborantoj sume estis ses, kaj la varoj produktitaj prezentiĝis nur speco de risorto por enaŭta sekuriga rimeno."

Komence de la 90aj jaroj en la lasta jarcento la alekstera malfermo de Ĉinio eniris en novan evoluperiodon. En tiu tempo Ĉinio determinis la reforman celon de la socialisma merkatekonomia sistemo, kaj samtempe la sistema reformado de ekstera komerco kaj la reformado de administra sistemo rilate fremdvaluton ankaŭ progresis rimarkinde. Kun la senhalta pliboniĝo de investa medio en Ĉinio, rektaj investoj el landoj de EU evidente multiĝis.

En tia kazo la diskretan investadon de Kern-Liebers kompensis abunda gajno. En 1997 Kern-Liebers dicidis plimultigi investon en Ĉinio, t.e. aĉeti grundon pli ol dek mil kvadrataj metroj arean por alkonstrui domojn fabrikajn. Nun, post evoluo de pli ol dudek jaroj, Kern-Liebers havas ok filiojn en Ĉinio, la aero de fabrikdomoj sin etendas ĝis tridek sep mil kvadrataj metroj, la personaro konsistas el ok cent homoj, kaj la produktitaj varoj troviĝas en kvin specoj.

Kern-Liebers bone kreskas en Ĉinio danke al, unuflanke, sia preno de la rapida trajno de la ĉinaj reformado kaj malfermo, aliflanke, sia originala trejnomodelo por laboristoj.

En 2000, post la rapida disvolviĝo spertita en Ĉinio en la komencaj jaroj, Kern-Liebers sentis, ke al ĝi mankas teknikaj laboristoj kongruaj al la postulo de entrepreno, kaj sekve originale enkondukis la germanan ideon pri profesia edukado, nomatan "duelementa sistemo", kio estas profesia edukado en la kombino de teorio kaj praktiko. Tiu enkonduko ricevis bonvenigon kaj fortan subtenadon de la loka registaro. Post unu jaro, la unua laborista trejnocentro organizita de la germana grupo Kern-Liebers oficiale fondiĝis en Ĉinio.

Laŭ projekto de la trejnocentro, Kern-Liebers malfermis specifan spacon por trejnado en sia fabriko. La lernantoj de la centro, same kiel laboristoj, laboras en fabriko.

La sukcesa funkciado de la trejnocentro dum dekkelkaj jaroj ne nur eksportis amason da lertaj teknikaj laboristoj al Kern-Liebers kaj al ties entrepreno en Taicang, sed ankaŭ donis bonefikan influon al la venonta vojo de lernantoj.

Kiel multaj entreprenoj el EU, Kern-Liebers rolas kiel la ponto de la ekonomia kaj kultura interŝanĝo inter Ĉinio kaj EU, kaj Ĉinio, kiu impetas senĉese, donas al Kern-Liebers kaj aliaj eŭropunuaj entreprenoj grandan ŝancon por ilia disvolviĝo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto