Vizitu Forumon

Okazis la 5a Kunveno de altrangaj sekurecaj reprezentantoj de BRICS

(GMT+08:00) 2015-05-27 17:50:59     Redaktoro:Ma

Marde en Moskvo ĉina ŝtata konsilanto Yang Jiechi ĉeestis la 5an kunvenon de altrangaj sekurecaj reprezentantoj de BRICS-landoj.

Rusa prezidento Vladimir Putin intervidiĝis kun altrangaj reprezentantoj pri aferoj de ŝtata sekureco el BRICS-landoj. Li diris, ke nun la internacia komunumo alfrontas seriozajn defiojn de ekstera interveno, terorismo, translanda krimo kaj financa krizo, Rusio volas klopodi kun ĉiuj aliaj landoj por bone okazigi la pintkonferencon de BRICS, protekti mondan pacon kaj disvolvon kaj feliĉigi la popolojn.

Yang Jiechi diris, ke la kuranta jaro signas la 70an datrevenon de la fondiĝo de UN kaj ankaŭ de la venko de la Monda Kontraŭfaŝisma Milito kaj la Ĉina Popola Milito de Rezisto kontraŭ la Japana Agresado. Oni devas kune strebi por longedaŭra sekureco de la mondo, akceli mondan disvolvadon kaj prosperon kaj antaŭenpuŝi la procezon de la monda multpolarizo.

Yang diris, ke BRICS-landoj devas plu respekti unu alian pri gravaj zorgoj, kompreni kaj subteni unu alian pri aferoj rilataj al suvereneco kaj kernaj interesoj kaj komuniki la pozitivan signalon, ke ili unuanime protektas pacon kaj sekurecon de la mondo kaj antaŭenpuŝas demokratiigon kaj leĝsistemigon de la internaciaj rilatoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto