Vizitu Forumon

Kultura interfluo inter Ĉinio kaj Francio en dek jaroj

(GMT+08:00) 2015-05-28 09:13:11     Redaktoro:Xiong Linping

En la kvardek jaroj ekde la establiĝo de la diplomataj rilatoj inter Ĉinio kaj Eŭropa Unio (EU) la dupartia kultura interŝanĝo pli kaj pli intensiĝas. La sama sento inklini al aliaj brilaj civilizacio kaj historio igas la kulturan kaj artan interŝanĝon inter Ĉinio kaj EU havi pli profundan socian bazon. Ĉi-rilate la kultura interfluo inter Ĉinio kaj Francio estas bona ekzemplo.

Ĝuste en la lasta monato inaŭguriĝis la vidarta ekspozicio "Brilo" por pli ol dek ĉinaj kaj francaj artistoj en la art-regiono 798 en Pekino. Tiu ekspozicio levis la kurtenon de la deka "Kultura Printempo de Ĉinio kaj Francio", sub kiu oni aranĝas pli ol cent aktivadojn, kiel pri arkitekturo kaj dezajno kaj pri novaj mediatoj, en pli ol dudek urboj. S-ro Maurice Gourdault-Mongtagne, franca ambasadoro en Ĉinio, diris, ke de 2006 ĝis nun "Kultura Printempo de Ĉinio kaj Francio" jam havis sian dekan jaron; ĝi nun estas la plej granda fremdlanda festivalo en la teritorio de Ĉinio kaj jam altiris al si pli ol ok milionojn da spektantoj.

"La dekjaro estas mejloŝtona. Kredu, ke zorge kaj entuziasme subtenite de ĉiuj, la festivalo certe estas daŭrigota kaj varios per ĉiama kreemo," li diris.

Gourdault-Mongtagne estas veterana diplomato, li propraokule spertis la "Kulturan Jaron de Ĉinio kaj Francio" (2002-2005), kiu havas specifan signifon. La "Kultura Printempo de Ĉinio kaj Francio" estas daŭrigo de la "Kultura Jaro de Ĉinio kaj Francio. Gourdault-Mongtagne esperis, ke la semo de la kulturoj ĉina kaj franca, profite de tiu aktivado, enradikiĝu en la koro de la dulandaj popoloj.

Efektive, la areno de kulturo ĉiam estas grava ejo por la kunlaboro kaj interŝanĝo inter Ĉinio kaj Francio, kaj eĉ inter Ĉinio kaj EU. EU aktive kondukis siajn membrojn al la faro de kultura interŝanĝo kun Ĉinio, kaj tiuj membroj siavice planis kaj organizis abundajn kulturajn aktivecojn, inter kiuj ja estas la "Kultura Printempo de Ĉinio kaj Francio".

S-ro Anthony Chaumuzeau, kultura konsilisto de la franca ambasadorejo en Ĉinio de la jaro 2010 komencis roli kiel "ĝenerala komandanto" de la "Kultura Printempo de Ĉinio kaj Francio"; laŭ li la sukcesa organizado de la "Kultura Printempo de Ĉinio kaj Francio" dum tiuj ĉi dek jaroj same ŝuldiĝas al la reeĥo kaj subtenado de Ĉinio.

Li diris: "Ĉar ĉiu aktivado estis organizita kaj plenumita de Ĉinio, ni nur donis al ĝi diversspecajn helpojn kaj akompanis ĝin ĝis aktivado sukcesis. Ni faris eblon, por ke la kunlaboro kaj interfluo trairu ĉiujn kampojn kaj ĉiujn aktivadojn."

La kultura interŝanĝo inter Ĉinio kaj Francio estas fakte profunda dialogo post kiu kaŝiĝas malsamaj ekonomiaj niveloj kaj malsimilaj ideologioj. Ĉinaj kaj eŭropaj artistoj, profite de tiu platformo, konigos al Eŭropo pli multe da ĉinaj kulturaj signoj kaj intertempe al la ĉina civito eŭropajn artajn elementojn, tiel ke la dulandaj popolanoj sentu la artan etoson de alia lando.

Fakte, post tiom multaj jaroj da evoluado kaj akumulado, la "Kultura Printempo de Ĉinio kaj Francio" jam ne limiĝis je la interfluado de ĉinaj kaj francaj artistoj, ekzemple: ĉi-jare ĉinaj spektantoj ankaŭ povas vidi muntitajn artaĵojn el italaj artistoj. Kaj la jardeka procedo de la "Kultura Printempo de Ĉinio kaj Francio" ankaŭ respegulas la floradon de la nuna kultura interŝanĝo inter Ĉinio kaj EU, kaj freŝaj kulturaj aktivecoj estas ŝpruciĝantaj en Ĉinio kaj EU.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto