Vizitu Forumon

Fotoekspozicio dum Pekina Semajno en Milana Ekspozicio

(GMT+08:00) 2015-06-01 16:57:06     Redaktoro:Li Lu

Sabate en la ĝardeno de la ĉina pavilono de la Milana Monda Ekspozicio malfermiĝis Fotoekspozicio de Pekina Peto pri Gastigo de la Vintraj Olimpikoj.

Kiel unu el la spektakloj de la pekina semajno en la Milana Monda Ekspozicio, la fotoekspozicio estis malfermita en sabato, en kiu inaŭguriĝis la pekina semajno, kun la temo "Ĉarmo de Pekino, Pasio por la Vintraj Olimpikoj". La ekspoziciataj preskaŭ 50 fotoj plejparte estas faritaj de fremdlandaj fotistoj, kiuj loĝas en Pekino. Laŭ sia aparta vidangulo ili prezentas Pekinon al la vizitantoj de la Monda Ekspozicio. La fotoj estas montrataj en kvin temoj, inkluzive de "Antikva Pekino", "Moderna Pekino", "Feliĉa Vivo en Pekino", "Fremdlandanoj en Pekino" kaj "Pasio por la Vintraj Olimpikoj".

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto