Vizitu Forumon

Renversiĝis pasaĝerŝipo kun 458 homoj en Jangzio

(GMT+08:00) 2015-06-02 16:06:48     Redaktoro:Li Lu

Je la naŭa kaj duono lunde vespere la pasaĝerŝipo Orienta Stelo de la Orienta Ŝipa Kompanio de Chongqing renversiĝis sur la vojo de Nankino al Chongqing pro trombo. Laŭ unua statistiko, en la ŝipo estis 458 homoj, inkluzive de 406 pasaĝeroj. Nun ok homoj estas savitaj. Lokaj registaroj laŭlonge de la rivero kontrolas la nombron de savitoj.

La tragedio vekis grandan atenton de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj la Ŝtata Konsilio. Ĉina prezidanto Xi Jinping tuj faris gravan instrukcion, ordonante, ke la Ŝtata Konsilio sendu laborgrupon por gvidi surlokan savadon, la provinco Hubei kaj la municipo Chongqing kaj koncernaj departementoj mobilizu sufiĉajn fortojn por serĉado kaj savado kaj bone traktu la sekvojn de la akcidento. Li emfazis, ke koncernaj flankoj devas tiri lecionon el la akcidento, plifortigi la rimedojn por publika sekureco, kaj garantii la sekurecon de la popolo.

Ankaŭ ĉefministro Li Keqiang faris instrukcion, ordonante la Ministerion de Transportado kaj koncernajn departementojn kolekti ĉiujn fortojn por serĉado kaj savado, minimumigi la nombron de vunditoj kaj mortintoj, kaj senprokraste kuraci la savitojn.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto