Vizitu Forumon

Wang Yi ĉeestis ministran kunvenon de Ŝanhaja Kunlabora Organizo

(GMT+08:00) 2015-06-04 17:24:48     Redaktoro:Yu Rongkang

Ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi diris merkrede en Kunveno de la Konsilio de Ministroj pri Eksterlandaj Aferoj de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo, ke disvolvado de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo sufiĉe pruvis, ke la organizo liveras fidindan platformon por la komuna sekureco de la membroŝtatoj kaj alportas gravan oportunon al kungajna kunlaboro inter la membroŝtatoj.

Wang diris en sia parolado en la kunveno, ke de post la pasintjara pintkunveno en Duŝanbo, la organizo stabile antaŭenpuŝis kunlaboron en diversaj kampoj kaj ludis plu konstrueman rolon por protekti disvolvadon kaj stabilecon de la regiono kaj interesojn de la membroŝtatoj.

Li prezentis kvin-punktan proponon pri disvolvado de la organizo. Li diris, ke membroŝtatoj de la organizo devas persisti en la fundamenta principo de la organizo kaj racie plani direkton de la disvolvado, grandigi reciprokan politikan subtenon kaj protekti kernajn interesojn, firmigi kaj profundigi sekurecan kunlaboron kaj efike rezisti al sekureca minaco, plialtigi la nivelon de pragmata kunlaboro kaj riĉigi enhavojn de ekonomia kaj komerca kunlaboro, serioze sin prepari por pliigo de membroŝtatoj de la organizo kaj plibonigi la mekanisman konstruon de la organizo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto