Vizitu Forumon

97 homoj konfirmite mortis en ŝipakcidento

(GMT+08:00) 2015-06-05 14:59:23     Redaktoro:Yu Rongkang

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Transporto Xu Chengguang diris vendrede tagmeze en gazetara konferenco, ke 97 homoj konfirmite mortis pro la akcidento de ŝiprenversiĝo, kaj estis trovitaj 14 postvivantoj. Li diris, ke ĵaŭde nokte la ŝipo estis restarigita, kaj 50 skafandristoj dividitaj en tri grupojn tranokte laboris.

Lunde nokte la pasaĝerŝipo Orienta Stelo renversiĝis survoje de Nankino al Chongqing pro trombo. En la ŝipo estis 458 homoj, inkluzive de 406 pasaĝeroj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto