Vizitu Forumon

Ceremonio funebras viktimojn de ŝiprompiĝo

(GMT+08:00) 2015-06-07 15:18:44     Redaktoro:Yu Rongkang

Funebra ceremonio dimanĉe estis okazigita por preskaŭ 400 viktimoj de ŝiporenversiĝo en la gubernio Jianli de Hubei-provinco, centra Ĉinio.

Ŝipkornoj plorkriis en malĝojo, kiam centoj da homoj staris ĉe la okazejo de la akcidento kaj observis tri minutojn da silento en omaĝo al la viktimoj je la 9a dimanĉe, la sepa tago post la tragedio.

Laŭ la ĉina tradicio, la sepa tago post ies morto estas la okazo, ke parencoj de la mortinto funebru la forpason de sia karulo.

La pasaĝerŝipo Orienta Stelo kun pli ol 450 homoj renversiĝis lunde nokte proksime al la gubernio Jianli en sia 11-taga vojaĝo laŭ Jangzio, la plej longa rivero en Ĉinio.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto