Vizitu Forumon

Wang Yang ĉeestis Ĉinan Tagon en Monda Ekspozicio

(GMT+08:00) 2015-06-09 17:36:52     Redaktoro:Ma

Dimanĉe kaj lunde ĉina vicĉefministro Wang Yang vizitis Italion. Dum la restado li ĉeestis la Ĉinan Tagon en la Monda Ekspozicio en Milano kaj specialan aranĝon de la Nutraĵa kaj Agrikultura Organizo de UN pri "elstaraj progresoj de la batalo kontraŭ malsato".

Wang diris, ke kiel granda agrikultura lando kaj antikva civilizacio kun granda loĝantaro Ĉinio havas apartan senton kaj profundan komprenon pri la temo "nutrado al la planedo, energio por vivo" de la Monda Ekspozicio en Milano. Ĉinio volas, per la Monda Ekspozicio, lerni unu de alia kun ĉiuj landoj, akceli amikecon kun la itala popolo, profundigi kunlaboron en diversaj kampoj kaj akceli profundan disvolvadon de la ĉina-itala ampleksa strategia partnereco.

En la speciala aranĝo pri "elstaraj progresoj de la batalo kontraŭ malsato", Wang konigis politikojn de Ĉinio pri agrikultura disvolvado kaj nutraĵa sekureco. Li diris, ke Ĉinio donos pli grandan gravecon al daŭripova evoluado de agrikulturo, aktive disvolvos internacian kunlaboron kun koncernaj internaciaj organizoj kaj faros pozitivan kontribuon por kune krei senmalsatecan mondon.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto