Vizitu Forumon

Nombro de MERS-infektitoj kreskis ĝis 154 en Sud-Koreio

(GMT+08:00) 2015-06-16 14:18:24     Redaktoro:Yu Rongkang

La sud-korea Ministerio pri Sano kaj Bonfarto marde anoncis, ke aldoniĝis tri kazoj de MERS (Mez-Orienta Spir-Sindromo); la nombro de konfirmitaj infektitoj kreskis ĝis 154, kaj 19 homoj mortis pro tiu malsano. Krome, 17 homoj jam resaniĝis.

Inter la novaj kazoj tri homoj vizitis la Medicinan Centron de Samsung en Seulo en la 27a aŭ 28a de majo, kaj ili eble estis infektita per la viruso tiam. Inter 154 konfirmitaj infektitoj, 76 estas pacientoj kuracataj en medicinaj servoj, 57 estas familianoj aŭ vizitantoj de infektitoj, kaj 26 estas laborantoj de medicinaj servoj. La sud-korea internacia radio raportis, ke la mortokvanto de MERS jam kreskis ĝis 12,3%.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto