Vizitu Forumon

Nombro de MERS-infektitoj kreskis ĝis 162 en Sud-Koreio

(GMT+08:00) 2015-06-17 17:51:32     Redaktoro:Yu Rongkang

La sud-korea Ministerio pri Sano kaj Bonfarto merkrede informis, ke matene en tiu tago la nombro de infektitoj de la malsano MERS (Mez-Orienta Spir-Sindromo) kreskis ĝis 162 kaj tiu de mortintoj kreskis ĝis 20. La mortokvanto de tiu malsano atingis 12,3 procentojn.

La Monda Radio de la Korea Brodkasta Sistemo raportis, ke inter la ok novaj infektitoj kvar vizitis la Medicinan Centron de Samsung en Seulo inter la 27a kaj 29a de majo, du estis laborantoj de medicinaj servoj kaj la ceteraj estis pacientoj kuracataj en hospitaloj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto