Vizitu Forumon

EU alvokas membroŝtatojn dividi premon de rifuĝintoj

(GMT+08:00) 2015-06-20 16:46:38     Redaktoro:Yu Rongkang

Sabate, la 20a de junio estas la Monda Tago de Rifuĝintoj. Vendrede kelkaj gvidantoj de Eŭropa Unio faris komunan deklaron, alvokante la membroŝtatojn dividi respondecon en traktado de la krizo de rifuĝintoj.

La deklaro diris, ke pro severiĝo de la krizo de rifuĝintoj en Mediteraneo kaj regionoj ĉe la limoj de EU, Komisiono de la Eŭropa Unio faris decidon pri pli bona traktado de la krizo de rifuĝintoj, inkluzive pri savado de vivoj, kunlaboro kun partneroj, bato al kontrabando de homoj kaj ellaboro de longperioda strategio pri fortigo de la administro kaj regado de rifuĝintoj kaj landlimoj.

La deklaro rimarkigis, ke la demando pri rifuĝintoj havas neniun simplan solvon, kaj verŝajne neniu lando povas unuope trakti la demandon, tial Komisiono de la Eŭropa Unio alvokas eŭropajn gvidantojn dividi traktadon de la krizo per pli grnda unuiĝo kaj respondeco.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto