Vizitu Forumon

Hun Sen, nova prezidanto de reganta partio de Kamboĝo

(GMT+08:00) 2015-06-21 15:53:43     Redaktoro:Yu Rongkang

Kamboĝa ĉefministro Hun Sen, vicprezidanto de la reganta Kamboĝa Popola Partio, estis elektita kiel la prezidanto de la partio sabate post la morto de prezidanto Chea Sim en la 8a de junio.

La Centra Komitato de la Kamboĝa Popola Partio voĉdone nomumis Hun Sen kiel la prezidanton de la partio per la rezulto de 506 voĉoj el 507 membroj de la Centra Komitato de la partio.

Vicĉefministro kaj ministro pri internaj aferoj Sar Kheng, kiu estas bofrato de la ĵus forpasinta prezidanto Chea Sim, kaj senata prezidanto kaj ĝenerala sekretario de la Kamboĝa Popola Partio Diru Chhum, estis elektitaj kiel vicprezidantoj de la partio.

Chea Sim mortis la 8an de junio en la aĝo de 83 pro malsano.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto