Vizitu Forumon

Li Keqiang prelegis en la 10a Negoca Pintkonferenco de Ĉinio kaj EU

(GMT+08:00) 2015-06-30 17:24:10     Redaktoro:Selena

Lunde posttagmeze laŭ la loka tempo en Bruselo ĉina ĉefministro Li Keqiang ĉeestis la 10an Negocan Pintkonferencon de Ĉinio kaj EU kune kun prezidanto de la Eŭropa Komisiono Jean-Claude Junker.

Li Keqiang diris, ke en la pasintaj 40 jaroj la rilatoj inter EU kaj Ĉinio akiris elstarajn atingojn kaj rapide progresis. EU kiel plej granda grupo de evoluintaj landoj kaj plej granda ekonomio estas grava parto de la monda politika scenejo, kaj Ĉinio estas plej granda evoluanta lando en la mondo. Disvolvado de la interrilatoj favoras ambaŭ flankojn kaj ankaŭ utilas al la mondo. Li asertis, ke post la vizito de ĉina prezidanto Xi Jinping al Eŭropo en la pasinta jaro, la du flankoj atingis gravan konsenton pri establo de kvar partnerecoj de paco, kresko, reformado kaj civilizacio. Fronte al la nova situacio, gvidantoj de Ĉinio kaj EU devas plifirmigi la bazon de politika interfido, krei novan modelon de kunlaboro kaj antaŭenpuŝi internacian kunlaboron de industria produktkapablo.

Junker diris, ke EU alte atentas ĉinajn rimedojn de ekonomia strategio, volas fortigi kunlaboron kun Ĉinio en interligo kaj interlaboro kaj infrastruktura konstruado kaj bonvenigas ĉinajn entreprenojn investi en Eŭropo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto