Vizitu Forumon

Usono kaj Kubo remalfermos ambasadorejojn

(GMT+08:00) 2015-07-02 17:15:13     Redaktoro:Selena

Usona prezidento Barack Obama merkrede deklaris en Vaŝingtono, ke Usono kaj Kubo jam faris interkonsenton pri renormaligo de la diplomatiaj rilatoj inter la du landoj. La du landoj remalfermos respektivajn ambasadorejojn en la 20a de julio.

Obama anoncis tion tiutage en gazetara konferenco. Li diris, ke la renormaligo de la diplomatiaj rilatoj inter Usono kaj Kubo estas historia paŝo, Usono kaj Kubo ne devas esti retenataj de la pasinteco; usonanoj kaj kubanoj estas pretaj por antaŭenmarŝi. Li ankaŭ asertis, ke ŝtata sekretario John Kerry vizitos Kubon kaj hisos flagon por inaŭguro de la usona ambasadorejo en Kubo.

La kuba Ministerio de Eksterlandaj Aferoj merkrede publikigis la leteron de kuba gvidanto Raul Castro al Obama. Castro akcentis en la letero, ke la renormaligo de la duflankaj rilatoj devas iri en la kadro de UN kaj la internacia leĝo. Li emfazis la gvidan principon de egaleco, paca solvado de disputoj kaj ne-interveno en alies internajn aferojn.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Hua Chunying diris merkrede en regula gazetara konferenco, ke Ĉinio bonvenigas kaj subtenas renormaligon de la rilatoj inter Kubo kaj Usono.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto