Vizitu Forumon

Ondo de varmo daŭros en Eŭropo

(GMT+08:00) 2015-07-04 16:15:13     Redaktoro:Yu Rongkang

La Monda Meteologia Organizo (OMM) vendrede avertis, ke multaj partoj de Eŭropo suferos altan aŭ ekstreme altan varmon en la venontaj tagoj. OMM rimarkigis, ke la ondo de varmo en Eŭropo estas nekutima, ĉar ĝi estas tiel frua kaj tiel disvastigita.

Clare Nullis, proparolanto de OMM, diris tiutage en gazetara konferenco en la Palaco de Nacioj en Vieno, ke laŭ raporto de unuaj analizoj, ekde la 27a de junio multaj eŭropaj regionoj estas influitaj de varma vetero, kaj laŭ prognozo tiel varma kaj seka vetero daŭros kelkajn tagojn.

En la pasintaj tagoj kelkaj eŭropaj regionoj raportis ekstreme altajn temperaturojn. En iuj francaj regionoj la temperaturo superis 40 centigradajn gradojn. La ondo de varmo nun moviĝas sudorienten, kaj tio signifas, ke en la venontaj kelkaj tagoj Orient-Eŭropo suferos varman veteron.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto