Vizitu Forumon

Diversaj lokoj festis datrevenon de venko de kontraŭjapana rezistmilito

(GMT+08:00) 2015-07-08 17:56:02     Redaktoro:Ma

Marde, la 7a de julio estis la 78a datreveno de eksplodo de la Ĉina Popola Milito de Rezisto kontraŭ Japana Agresado. Pluraj urboj en Ĉinio okazigis malsamajn aktivaĵojn por festi la datrevenon.

Tiutage la Nacia Muzeo en Pekino malfermis ekspoziciojn celebrajn al la 70a datreveno de venko de la Ĉina Popola Milito de Rezisto kontraŭ Japana Agresado. Preskaŭ 700 konservataj historiaj restaĵoj estas unuafoje ekspoziciitaj.

Samtage en Nankino inaŭguriĝis ekspozicio de bildoj celebre al la 70a datreveno de venko de la Ĉina Popola Milito de Rezisto kontraŭ Japana Agresado. Pli ol 700 valoraj historiaj bildoj kaj historiaj restaĵoj plene montras la grandiozan historian bildon de venko de la milito.

Marde posttagmeze en la urboj Yangzhou kaj Gaoyou, reprezentantoj de diversaj rondoj kunvenis ĉe la monumento de popolaj herooj en Gaoyou por memori la brilan historion de la lasta batalo de la milito.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto