Vizitu Forumon

Prezidanto Xi alvokis profundigon de partnereco inter BRICS-landoj

(GMT+08:00) 2015-07-10 15:49:37     Redaktoro:Ma

Ĵaŭde en la rusa urbo Ufa okazis la 7a pintkunveno de BRICS-landoj. Ĝin ĉeestis ĉina prezidanto Xi Jinping, rusa prezidento Vladimir Putin, brazila prezidento Dilma Rousseff, hinda ĉefministro Narendra Modi kaj sud-afrika prezidento Jacob Zuma. La gvidantoj interŝanĝis opiniojn pri la internacia situacio kaj kunlaboro inter BRICS-landoj sub la temo "partnereco de BRICS-landoj" kaj atingis vastan konsenton.

Prezidanto Xi faris la parolon sub la titolo "kune konstrui partnerecon kaj krei belan estontecon". Li rezumis la procezon de kunlaboro inter BRICS-landoj kaj montris direkton de klopodo por pli forta partnereco de BRICS-landoj.

Xi diris en sia parolo, ke en la nuna situacio de la monda ekonomio BRICS-landoj alfrontas novajn defiojn, tamen estas granda potencialo en la ekonomia disvolvado de tiuj landoj, kaj ilia ekonomia kunlaboro estas promesplena. La ekonomia kaj komerca kunlaboro inter BRICS-landoj estas en grava periodo de vigla disvolvado. Li esperis, ke negocaj rondoj de BRICS-landoj kontribuos al kunlaboro inter BRICS-landoj en respondo al defioj kaj ekonomia disvolvado kaj bone utiligos la platformon de la negoca konsilio. Putin diris, ke BRICS-landoj estas grava mekanismo sur la internacia scenejo. Post ĝia fondiĝo, senĉece fortiĝis kunlaboro inter tiuj landoj en ekonomio kaj komerco, investo, interhomaj interŝanĝoj kaj pli vastiĝis la kampo de kunlaboro. La Nova Disvolva Banko kaj Aranĝo de Krizokaza Rezervo helpas fortigi la ekonomian ligitecon inter BRICS-landoj kaj plialtigi la influon de BRICS-landoj en internaciaj aferoj.

Post la pintkunveno, la kvin gvidantoj ĉeestis subskribon de serio da kunlaboraj dokumentoj. La pintkunveno publikigis la Deklaracion de Ufa kaj agadplanon.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto