Vizitu Forumon

Vicĉefministro Zhang Gaoli renkontiĝis kun sia nov-zelanda paralelulo

(GMT+08:00) 2015-07-13 16:11:21     Redaktoro:Yu Rongkang

Ĉina vicĉefministro Zhang Gaoli lunde renkontiĝis kun Bill English, vizitanta vicĉefministro de Nov-Zelando. Ili interparolis pri ŝancoj de kunlaboro inter la du landoj.

En la renkontiĝo en Zhongnanhai, la stabejo de la ĉina registaro, Zhang diris, ke Ĉinio volas klopodi kun Nov-Zelando por plifortigi dialogojn kaj interŝanĝojn surbaze de reciproka respekto, egaleco kaj reciproka profito. Li diris, ke la duflankaj rilatoj sane disvolviĝis post la vizito de prezidanto Xi Jinping al Nov-Zelando en la lasta jaro. La du landoj subtenas oftan kontakton inter siaj gvidantoj, kaj Ĉinio fariĝis la plej granda komerca partnero de Nov-Zelando sekve de rapida kresko de la duflanka komerco.

English diris, ke Nov-Zelando ĝojas vidi la ekonomian disvolviĝon de Ĉinio. Li esprimis la volon helpi preparon por la starigo de la Azia Infrastruktura Invest-Banko, dirante, ke Nov-Zelando volas kunlabori kun Ĉinio en pli da kampoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto