Vizitu Forumon

Ĉiuj flankoj devas kapti ŝancon por atingi ampleksan interkonsenton

(GMT+08:00) 2015-07-14 16:34:50     Redaktoro:Li Lu

Lunde antaŭtagmeze en Vieno, ĉefurbo de Aŭstrio, Wang Yi, ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj, intervidiĝis kun Laurent Fabius, franca ministro pri eksterlandaj aferoj.

Wang Yi diris, ke post intensa interkonsiliĝo de ĉiuj flankoj, la lastafaza intertraktado pri la ampleksa interkonsento jam akiris novan progreson. Ĉiuj flankoj devas kapti la ŝancon, rapide fini la intertraktadon kaj atingi la ampleksan interkonsenton.

Laurent Fabius diris, ke Francio admiras la saĝon kaj konstrueman rolon de Ĉinio en la intertraktado pri irana nuklea problemo kaj volas subteni kunordigon kun Ĉinio pri gravaj internaciaj demandoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto