Vizitu Forumon

Obama urĝas Kongreson adopti nuklean interkonsenton pri Irano

(GMT+08:00) 2015-07-16 16:29:16     Redaktoro:Yu Rongkang

Usona prezidento Barack Obama merkrede urĝis la Kongreson adopti la ampleksan interkonsenton pri la nuklea demando de Irano, asertante, ke ĝi estas la plej bona rimedo por malebligi nuklean vetarmadon kaj militon en Mez-Oriento.

Obama diris tiutage en gazetara konferenco en la Blanka Domo, ke la nuklea interkonsento estas la plej bona maniero por certigi, ke Irano ne povas akiri nukleajn armilojn, alie aliaj mezorientaj landoj devigite komencos siajn proprajn planojn de nukleaj armiloj.

Tuj post la publikigo la interkonsento estigis oponon de la respublikanoj de la Kongreso kaj tiun de Israelo. Obama diris, ke la interkonsento konformas al la kondiĉo, fiksita en aprilo de la kuranta jaro, kiam la sesopo kaj Irano atingis la kadran interkonsenton, kaj li bonvenigas la Kongreson sufiĉe debati pri la interkonsento kaj serioze ekzameni ĝin.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto