Vizitu Forumon

Li Keqiang intervidiĝis kun Jim Yong Kim

(GMT+08:00) 2015-07-17 16:37:42     Redaktoro:Li Lu

Ĵaŭde posttagmeze en la Granda Popola Halo en Pekino ĉina ĉefministro Li Keqiang intervidiĝis kun Jim Yong Kim, estro de la Monda Banko.

Li Keqiang prezentis ĉinan ekonomian situacion. Li montris, ke ĉi-jare, kvankam la tutmonda situacio estas kompleksa, tamen la ĉina ekonomio stabilas kaj funkcias en racia intervalo.

Li Keqiang diris, ke Ĉinio estas la plej granda evoluanta lando kun pli ol 1 300 milionoj da loĝantoj. La ĉina ekonomio havas grandan tenacecon kaj potencialon. Ĉinio havas kondiĉon kaj kapablon por bone respondi al diversaj riskoj kaj defioj, stabiligi merkaton, subteni sanan disvolvadon, kaj akceli rapidan kreskon de la ekonomio.

Kim diris, ke la ekonomia kresko de Ĉinio faras gravan kontribuon al la monda ekonomio. La Monda Banko admiras pozitivajn rimedojn de la ĉina registaro por akcelo de reformado kaj respondo al defioj kaj volas daŭre fortigi kunlaboron kun Ĉinio en la kampoj de urbanizo kaj medicina reformado. Li aldonis, ke la Monda Banko kredas, ke Ĉinio povas starigi bonkvalitan kaj integritan sistemon de medicino kaj sano kaj doni novan vojon al aliaj landoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto