Vizitu Forumon

Fokusoj de la Semajno (Jul 17)

(GMT+08:00) 2015-07-17 12:20:14     Redaktoro:Yu Rongkang

Saluton, karaj aŭskultantoj! Mi estas Selena kaj kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj!

Irano kaj ses grandaj landoj marde atingis historian interkonsenton pri la irana nuklea demando. La ampleksa interkonsento estis farita inter Irano kaj la sesopo Britio, Ĉinio, Francio, Germanio, Rusio kaj Usono post la marĉando en pli ol du semajnoj en Vieno.

La teksto de la interkonsento havas ĉirkaŭ 100 paĝojn kun kvin aneksaĵoj, kiuj specifas ŝlosilajn kampojn de la irana nuklea demando, inkluzive de sankci-mildigo kaj agadplano, kunlaboro pri nuklea tekniko, komitato de la monitorado de la efektivigo, kaj plafono de la irana nuklea kapablo, kaj projekto de rezolucio de la Sekureca Konsilio de UN.

Irana prezidento Hassan Rouhani tiutage faris televidan parolon, dirante, ke la interkonsento reflektas la kvar ĉefajn celojn de Irano en la intertraktado. Se ĝi estos glate efektivigita, rompiĝos la "muro de reciproka malkonfido" inter Irano kaj la okcidentaj landoj. Li diris, ke pro la interkonsento la iranaj rilatoj kun aliaj mezorientaj landoj eniros en novan epokon.

Ĵaŭde frumatene la greka parlamento aprobis ĝeneralan projekton, ratifante la interkonsenton pri ŝuldo, faritan de la registaro kaj kreditoroj en lundo, kaj la unuan raŭndon de reformoj postulataj kiel antaŭkondiĉoj por tuja ellaso de internacia helpo por eviti tuj okazontan malplenumon kaj retiron de Grekio el la eŭrozono.

La plena sesio adoptis la leĝprojekton per 229 favoraj voĉoj el 299 parlamentanoj partoprenantaj en la voĉdono. La projekto pavimas la vojon por la fina decido de la tria urĝa helpo al Grekio kaj enkondukas unuajn reformojn de impostado kaj pensisistemo. Aliflanke, 64 deputitoj en la 300-membra forta ĉambro voĉdonis kontraŭ la projekto kaj ses leĝfarantoj sin detenis.

Dimanĉe frumatene la lokaj aŭtoritatoj konfirmis, ke drogbarono Joaquin "El Chapo" Guzman eskapis el meksika prizono.

La Nacia Sekureca Komitato diris, ke Guzman, gvidanto de drog-kartelo en la ŝtato Sinaloa, sabate nokte malaperis de la prizono Altebenaĵo sub plej severa gardo ekster Meksik-urbo.

La drogbarono aperis la lastan fojon en la sekureca kamerao je la 20a horo kaj 52 minutoj sabate laŭ la loka tempo, kiam li iris en duŝejon de la prizono. Poste li ne estis vidita dum longa tempo, ĉar la duŝejo estas ekster la kampo de la sekureca kamerao. Sed kiam la gardistoj kontrolis la duŝejon kaj lian ĉelon, li ne estis trovita.

La serĉado tuj komenciĝis en la regiono ĉirkaŭ la prizono. Aŭtovojoj ligitaj kun la ĉefurbo al aliaj ŝtatoj estis fermitaj kaj ankaŭ flugoj de la aerodromo Toluca proksima al la prizono estis suspenditaj.

Tio estis lia dua eskapo el prizono en 14 jaroj. Li fuĝis el la prizono en la ŝtato Jalisco en 2001 kaj estis en eskapo por pli ol dek jaroj. Kiam li estis rekaptita en 2004, meksika prezidento Enrique Pena Nieto diris, ke tia eskapo el prizono ne okazos plu.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto