Vizitu Forumon

Pli ol 200 pasaĝeroj vunditaj en trajna kolizio en Johanesburgo

(GMT+08:00) 2015-07-18 15:32:30     Redaktoro:Yu Rongkang

Lokaj aŭtoritatoj diris, ke pli ol 200 homoj estis vunditaj vendrede nokte en trajna kolizio en Johanesburgo.

"Nun estas neniu raporto pri mortoj post la akcidento, kiu okazis proksime al la stacidomo Booysens en la urbo," diris Netcare, privata krizokaza servo.

La servo fiksis la nombron de vunditoj je proksimume 250 kaj diris, ke estos pli da vunditoj, ĉar iuj pasaĝeroj estas ankoraŭ en la vrakoj. Santi Steinmann, proparolanto de Netcare, diris, ke iuj vunditoj troviĝas en serioza kondiĉo kaj estis senditaj al diversaj hospitaloj por kuracado.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto