Vizitu Forumon

Usono kaj Kubo restarigis ambasadorejojn unu en alia

(GMT+08:00) 2015-07-20 17:17:56     Redaktoro:Ĝoja


(La reprezentejo de kubaj interesoj en Vaŝingtono.)

Usonaj amaskomunikiloj raportis, ke Roberta Jacobson, adjunkto de usona ŝtatsekretario, kaj Bruno Rodriguez, kuba ministro pri eskterlandaj aferoj, lune ĉeestos ceremonion por remalfermo de la kuba ambasadorejo en Usono. Rodriguez ankaŭ intervidiĝos kun usona ŝtatsekretario John Kerry. Li estos la unua kuba ministro pri eksterlandaj aferoj, vizitanta la usonan Kongreson, en la pli ol duonjarcento.

Pro la renormaliĝo de diplomatiaj rilatoj kun Kubo, la usona Kongreso lunde matene oficiale pendigos la nacian flagon de Kubo en sia fronta halo. Tiutage la reprezentejo de usonaj interesoj en Kubo estos ŝanĝita al ambasadorejo.

Ekde 1961 Usono kaj Kubo faris komunikadon pere de siaj propraj reprezentejoj, kiuj apartenis al la ambasadorejoj de la du landoj en Svisio.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto