Vizitu Forumon

Sekureca Konsilio de UN aprobis nuklean interkonsenton pri Irano

(GMT+08:00) 2015-07-21 17:42:26     Redaktoro:Ĝoja

La Sekureca Konsilio de UN lunde unuanime adoptis rezolucion, aprobante la historian ampleksan interkonsenton pri solvado de la irana nuklea problemo, atingitan inter la sesopo kaj Irano en Vieno,.

La rezolucio diris, ke la Sekureca Konsilio de UN bonvenigas la diplomatian klopodon de Ĉinio, Francio, Germanio, Rusio, Britio, Usono kaj EU kun Irano por kompleta, longperioda kaj konvena solvado de la irana nuklea problemo kaj la ampleksan interkonsenton atingitan en la 14a de julio. La rezolucio diris ankaŭ, ke la Sekureca Konsilio bonvenigas la iranan reaserton en la interkonsento, ke en ia ajn kondiĉo Irano ne serĉos nek disvolvos aŭ akiros nukleajn armilojn.

Liu Jieyi, ĉina konstanta delegito al UN, diris, ke la rezolucio estas grava paŝo por efektivigo de la interkonsento kaj ankaŭ bona komenco. Estas pli grava la efektivigo de la interkonsento en la venontaj 10 jaroj, kaj diversaj partioj devas ekvilibre, ĝuste kaj plene plenumi la rezolucion kaj la interkonsenton, konvene solvi diverĝojn dum la efektivigo, montri sincerecon kaj kapti la ĝeneralan direkton de la efektivigo laŭ la principo de reciproka respekto, egaleco kaj reciproka profito. Li diris ankaŭ, ke Ĉinio ĉiam antaŭenpuŝis la intertraktadon de la nuklea problemo de Irano per konstruema sinteno, kaj nun ĝi faros novan kontribuon por kompleta efektivigo de la interkonsento.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto