Vizitu Forumon

Fokusoj de la Semajno (Jul 24)

(GMT+08:00) 2015-07-24 15:21:03     Redaktoro:Yu Rongkang

Saluton, karaj aŭskultantoj! Mi estas Mirinda kaj kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj!

Lunde, la 20an de julio, Kubo hisis nacian flagon super sia ĵus malfermita ambasadorejo en Usono, kiam diplomatiaj rilatoj inter Kubo kaj Usono estis restarigitaj post duonjarcento.

Kuba ministro pri eksterlandaj aferoj Bruno Rodriguez ĉeestis la remalferman ceremonion de la ambasadorejo en Vaŝingtono. Multaj homoj aklamis, kiam la nacia himno de Kubo ekludis kaj Rodriguez hisis la kuban flagon unuafoje ekde 1961, kiam diplomatiaj rilatoj inter la du landoj estis rompitaj.

Pli frue en lundo, la nacia flago de Kubo estis hisita ankaŭ en la vestiblo de la Ŝtata Departemento de Usono apud tiuj de aliaj landoj, kiuj establis diplomatiajn rilatojn kun Usono. Plenaj diplomatiaj rilatoj inter Usono kaj Kubo estis restarigitaj ĉe la sonoro de noktomezo, ĉar interkonsento pri rekomenco de normalaj rilatoj estas valida ekde la 20a de julio.

La Sekureca Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj lunde aprobis la nove atingitan interkonsenton inter Irano kaj ĉefaj mondaj potencoj pri la irana nuklea demando, komencante la procezon de nuligo de sankcioj de UN kontraŭ Irano. En la unuanime adoptita rezolucio, la 15-membra konsilio aprobis la interkonsenton kaj urĝis ĝian plenan efektivigon en la horaro starigita en la interkonsento.

La interkonsento, Komuna Ampleksa Agadplano, farita en la 14a de julio inter Irano kaj la sesopo Britio, Ĉinio, Francio, Rusio, Usono kaj Germanio, espereble kondukos Iranon al liberiĝo el sankcioj kaj ankaŭ al pli striktaj limigoj pri ĝia nuklea programo post du semajnoj de malfacila intertraktado en Vieno, Aŭstrio.

Laŭ la rezolucio, la konsilio finos siajn sankciojn kontraŭ Irano, kiam ĝi ricevos raporton de la Internacia Atom-Energia Agentejo, kiu konfirmas la iranan efektivigon de nukle-rilataj devontigoj en la Komuna Ampleksa Agadplano.

La devontigoj estas, ke Irano redezajnu sian pezakvan reaktoron Arak, ŝanĝu la fuel-riĉigan fabrikon Fordow en teknikan centron kaj forigu centrifugilojn kaj urani-riĉigajn instalaĵojn kaj tiel plu.

Ĵaŭde matene la greka parlamento adoptis la leĝprojekton pri la dua parto de reformoj konformaj al internacia helpo por la malvigla ekonomio de Grekio.

La leĝprojekto, kiu inkluzivas civilajn justicajn reformojn, planon pri banka deponaĵa protekto kaj rimedojn por pliigo de la flueco de bankoj, estis aprobita de klara plimulto, per 230 favoraj voĉoj el 298 deputitoj partoprenantaj en la voĉdono. En la alia parto, 63 parlamentanoj en la 300-membra forta asembleo voĉdonis kontraŭ la leĝprojekto kaj kvin aliaj sin detenis. La leĝdono estis postulata de internaciaj kreditoroj por decidi la trian financan helpon kaj eviti malplenumon kaj retiron de Grekio el la eŭrozono.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto