Vizitu Forumon

Ĉinio kaj Turkio promesis reciprokan subtenon kaj plistriktan kunlaboron

(GMT+08:00) 2015-07-30 16:17:14     Redaktoro:Yu Rongkang

Ĉina prezidanto Xi Jinping merkrede faris intertrakton kun sia turka paralelulo Recep Tayyip Erdogan, kaj ili promesis reciprokan subtenon pri demandoj de grava zorgo.

La gvidantoj konsentis, ke la du flankoj devas firme konservi en la memoro la ĝeneralan direkton de la duflankaj rilatoj, plifortigi politikan konfidon kaj kunligi siajn disvolvajn strategiojn.

Ĉina prezidanto Xi diris, ke Ĉinio kaj Turkio, ambaŭ gravaj membroj de la G20, alfrontas pliiĝantajn komunajn defiojn kaj devojn al la fono de kompleksa kaj ŝanĝiĝema internacia situacio, depresia tutmonda ekonomio kaj serioza sekureca situacio en Okcident-Azio kaj Nord-Afriko. Li diris, ke la du flankoj devas plifortigi reciprokan konfidon kaj meti pli firman fundamenton por amikeco.

Xi diris, ke li alte taksas la starpunkton de prezidento Erdogan kaj la turka registaro pri opono kontraŭ ĉia terorismo kaj ĉiuj provoj en la turka teritorio, kiuj damaĝas la suverenecon kaj teritorian integrecon de Ĉinio. Li akcentis, ke Ĉinio volas akceli polican kaj sekurecan kunlaboron inter la du landoj.

Xi diris, ke Ĉinio volas ligi la iniciaton pri la Silkvoja Ekonomia Zono kaj la Mara Silkvojo de la 21a Jarcento kun la disvolva strategio de Turkio por realigi komunan prosperon. Li ankaŭ proponis, ke la du flankoj efektivigu mezlong- kaj long-periodan planon pri komerca kaj ekonomia kunlaboro inter la du landoj, kiu estis subskribita post ilia intertraktado en la Granda Popola Halo.

Erdogan, kiu venis al Ĉinio por du-taga ŝtata vizito, diris, ke la turka registaro ĉiam rigardas la rilatojn kun Ĉinio de la strategia perspektivo kaj sin dediĉas al disvolvado de turka-ĉina strategia kunlaboro. Turkio volas klopodi kun Ĉinio por akceli kunlaboron en komerco, investado, teknologio, industrio kaj infrastrukturo. Li emfazis, ke la turka registaro sekvas la politikon de unu Ĉinio, subtenas la suverenecon kaj teritorian integrecon de Ĉinio, kaj oponas teroristajn aktivecojn de la Orienta Turkestana Islama Movado kontraŭ Ĉinio.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto