Vizitu Forumon

Fokusoj de la Semajno (Jul 31)

(GMT+08:00) 2015-07-31 14:31:13     Redaktoro:Yu Rongkang

Saluton, karaj aŭskultantoj! Mi estas Mirinda kaj kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj!

La Sekureca Konsilio de UN lunde kondamnis "en la plej fortaj vortoj" la suicidan atakon kontraŭ hotelo en Mogadiŝo, la ĉefurbo de Somalio, kiu kaŭzis multajn mortojn, inkluzive de unu sekurecgardisto de la ĉina ambasadorejo.

Unu suicida atakanto eksplodigis aŭtobombon ĉe la pordego de la hotelo Jazeera-Palace en Mogadiŝo. La eksplodo mortigis 15 homojn, kiuj plejparte estis civiluloj. La ĉina ambasadorejo en Somalio lunde konfirmis, ke unu ĉina civitano, kiu estis armita gardisto, estis mortigita kaj tri aliaj laborantoj estis vunditaj en la eksplodo,

En gazetara deklaro la membroj de la Sekureca Konsilio esprimis siajn kondolencojn al la popoloj kaj registaroj de la Somalia Respubliko kaj la Ĉina Popola Respubliko.

La deklaro diris, ke la 15-membra konsilio rememoris la fundamentan principon de la netuŝebleco de diplomatiaj kaj konsulaj sidejoj kaj la devojn de gastigant-landaj registaroj preni ĉiujn necesajn paŝojn por protekti diplomatiajn kaj konsulajn sidejojn kontraŭ ajna entrudiĝo aŭ damaĝo.

Lunde la Monda Komerca Organizo formale akceptis la peticion de Kazaĥio pri membriĝo al la organizo post preskaŭ 20-jara intertraktado.

Tiutage en Ĝenevo ĝenerala direktoro de la Monda Komerca Organizo Roberto Azevedo kaj kazaĥa prezidento Nursultan Nazarbayev subskribis interkonsenton pri la membriĝo de Kazaĥio. Azevedo diris, ke tio estas historia momento por la Monda Komerca Organizo kaj Kazaĥio. La interkonsento estos submetita al voĉdono de la kazaĥa parlamento antaŭ la 31a de oktobro. Kazaĥio fariĝos membro de la organizo espereble antaŭ la jarfino.

En 1996 Kazaĥio prezentis la peticion. La 10an de junio oficiale finiĝis la intertraktado pri la membriĝo kaj en la 22a de la sama monato laborgrupo de la organizo adoptis ĉiujn leĝajn dokumentojn de la kazaĥa membriĝo.

Merkrede nokte proparolanto de la afgana Nacia Sekureca Agentejo konfirmis, ke Mullah Mohammad Omar, la plej alta gvidanto de Talibano, mortis aprile de 2013 en iu hospitalo en Karaĉio.

Tiutage multaj afganaj kaj alilandaj mediatoj raportis pri la morto de Omar, sed proparolanto de Talibano tuj malkonfirmis la novaĵon. Sayed Zafar Hashemi, vicproparolanto de afgana prezidento, diris antaŭ tio, ke la afgana registaro ricevis raportojn pri la morto de Omar, tamen ili ankoraŭ ne sufiĉas por konfirmi lian morton. Hashemi diris, ke la afgana registaro faros ĝisfundan enketon pri tio.

Sed nokte en tiu tago la afgana prezidentejo faris deklaron, konfirmante, ke Omar mortis pro malsano en iu hospitalo en Karaĉio en aprilo de 2013.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto