Vizitu Forumon

Pekino denove barakumos Olimpikan Movadon

(GMT+08:00) 2015-08-01 15:48:27     Redaktoro:Yu Rongkang

Ĉina prezidanto Xi Jinping vendrede aklamis la sukceson de Pekino kaj Zhangjiakou en konkurado pri la rajto de gastigo de la Vintraj Olimpikoj kaj Paralimpikoj 2022.

En sia gratula mesaĝo al la Pekina Komitato por Gastigo de la Vintraj Olimpikoj 2022, prezidanto Xi diris, "Ĉiu el vi faris grandan klopodon en la konkurado. Mi esperas, ke kun la subteno de la tutlanda popolo, vi laboros plu diligente por prezenti mirindajn, eksterordinarajn kaj bonegajn Vintrajn Olimpikojn."

Liu Yunshan, membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, ĉeestis celebradon vendrede vespere en la Olimpika Parko en Pekino. Li alte taksis la sukceson de Pekino kaj esprimis dankojn al ĉiuj koncernaj personoj. Li diris, "1 300 milionoj da ĉinoj denove brakumos Olimpikan Movadon. Tio ne nur helpos disvolvadon de la vintraj sportoj, sed ankaŭ akcelos la amikecon kaj reciprokan konfidon inter la ĉina popolo kaj la popoloj el aliaj kontinentoj kaj regionoj." En sia parolado li ankaŭ invitis ĉiujn amikojn de la tuta mondo veni al Pekino por ĝui la feston de la vintraj Olimpikoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto