Vizitu Forumon

Omano kondamnas ekstremistan atakon al palestina vilaĝo

(GMT+08:00) 2015-08-02 16:55:56     Redaktoro:Yu Rongkang

La omana Ministerio de Eksterlandaj Aferoj sabate faris deklaron, forte kondamnante la atakon de judaj ekstremistoj kontraŭ palestina vilaĝo, kiu mortigis unu infanon.

La deklaro diris, ke Omano refoje alvokas la internacian komunumon alpreni ĉiajn necesajn rimedojn por protekti senarmilajn palestinanojn. Ĝi emfazis, ke la israelaj aŭtoritatoj devas porti ĉiujn respondecojn kaj puni la krimulojn.

Vendrede frumatene judaj ekstremistoj fajrigis la vilaĝon Duma en norda Cisjordanio. Unu palestina infano estis mortigita kaj tri aliaj grave vunditaj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto