Vizitu Forumon

Najib Tun Razak: ASOAL fariĝos kvara ekonomio de mondo

(GMT+08:00) 2015-08-05 18:01:22     Redaktoro:Yu Rongkang

Malajzia ĉefministro Najib Tun Razak diris marde en la 48a Kunveno de Eksterlandaferaj Ministroj de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj, ke la Asocio espereble fariĝos la kvara ekonomio de la mondo en 2030 post Eŭropa Unio, Usono kaj Ĉinio.

Najib opiniis, ke la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj devas preni inkluzivecon kaj daŭrigeblecon kiel kernon de la estonteca politiko por malpliigi la diferencojn de evoluado inter la membroŝtatoj kaj starigi veran komunumon de la Asocio.

Najib diris ankaŭ, ke la Asocio kiel la tutaĵo devas gravigi la disvolvan tagordon. Nun la dek membroŝtatoj de la Asocio estas en malsamaj periodoj de la disvolvado, kaj estas necese malpliigi la diferencojn.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto