Vizitu Forumon

Malajzio: Trovita aviadila disrompaĵo apartenis al MH370

(GMT+08:00) 2015-08-06 16:23:20     Redaktoro:Ma

Ĵaŭde malajzia ĉefministro Najib Tun Razak anoncis, ke la aviadila disrompaĵo, trovita en la franca insulo La Reunion, apartenas al la flugo MH370 de la Malajzia Flugkompanio. Najib diris en la gazetara konferenco en Kuala-Lumpuro, "Ni nun havas materian pruvon por tio, ke mi anoncis en la 24a de marto de la lasta jaro, ke la flugo MH370 tragike finiĝis en la suda Hindia Oceano." Li aldonis, ke la malajzia registaro faros ĉiajn penojn por trovi veron de la aviadila kraŝo.
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto