Vizitu Forumon

Fokusoj de la Semajno (Aug 07)

(GMT+08:00) 2015-08-07 15:18:16     Redaktoro:Selena

Saluton, karaj aŭskultantoj! Mi estas Selena kaj kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj!

Intertraktantoj de 193 membroŝtatoj de UN dimanĉe konsentis pri projekto de plano por daŭripova disvolvado, kiu daŭros ĝis 2030, kaj Ĉinio ludis ŝlosilan rolon en akcelo de la komuna aspiro de la homaro.

La interkonsento redifinos, kiel la tutmonda komunumo kune klopodos por pritrakti malriĉecon kaj plialtigi vivnivelon dum protekto de la medio, kaj Ĉinio, konstanta membro de la Sekureca Konsilio de UN, faris gravajn kontribuojn al la ellaboro de la plano.

La plano, konata kiel la Tagordo de Daŭripova Disvolvado 2030, alvokas ĉiujn landojn kaj iliajn civitanojn respekti kaj protekti la planedon, kaj rekonas, ke sana administrado de naturaj resursoj estas la fundamento de la ekonomia kaj socia disvolvado.

La dokumento skizas 17 ambiciajn Daŭripovajn Disvolvajn Celojn pri demandoj de malriĉeco, seksegaleco kaj ekonomia disvolvado ĝis klimata ŝanĝiĝo kaj protekto de oceanaj resursoj.

La Eŭropa Komisiono marde anoncis, ke la Eŭropa Unio kaj Vjetnamio venis en akordon pri principo de liberkomerca interkonsento post intensa intertraktado en du jaroj kaj duono. La interkonsento forigos preskaŭ ĉiujn tarifojn sur varkomerco inter la du ekonomioj.

Laŭ la deklaro, komerca komisionano de EU Cecilia Malmstrom kaj vjetnama ministro pri industrio kaj komerco Vu Huy Hoang decidis ĉiujn esencajn demandojn marde matene dum telefona konversacio.

La deklaro diris, ke la du flankoj atingis reciprokprofitan kaj ekvilibran unupakan planon. Malmstrom diris, ke la interkonsento starigis novan, pli bonan kaj modernan modelon por liberkomercaj interkonsentoj inter EU kaj evoluantaj landoj. Li aldonis, ke Vjetnamio estas kreskanta ekonomio, kaj kiam la interkonsento validiĝos, ĝi liveros gravajn novajn oportunojn al kompanioj de ambaŭ flankoj per pliigo de merkata aliro al varoj kaj servoj.

Malajzia ĉefministro Najib Razak ĵaŭde anoncis, ke kontrolo konfirmis, ke la disrompaĵo trovita en la insulo Reunion apartenas al la malaperinta flugo MH370 de la Malajzia Flugkompanio. Li diris, "Hodiaŭ, je 515 tagoj de post la malapero de la aviadilo, mi kun peza koro devas diri al vi, ke internacia specialista teamo fine konfirmis, ke la aviadila disrompaĵo trovita en la insulo Reunion estas efektive el la flugo MH370." Li aldonis, "Ni nun havas materian pruvon por tio, ke mi anoncis en la 24a de marto de la lasta jaro, ke la flugo MH370 tragike finiĝis en la suda Hindia Oceano."

Ĉinio petis Malajzion enketi plu pri la kaŭzo de la akcidento de MH370, post kiam la malajzia flanko konfirmis, ke la aviadila disrompaĵo trovita en la lasta semajno apartenas al la malaperinta flugo.

Hua Chunying, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris ĵaŭde en deklaro, ke la ĉina registaro esprimas funebron kaj aflikton por la homoj en la aviadilo, kaj adresas profundan simpation kaj kondolencon al iliaj familianoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto