Vizitu Forumon

Malfermĝis 10a Sesio de Ĉinaj Etnaj Ludoj

(GMT+08:00) 2015-08-10 16:18:25     Redaktoro:Yu Rongkang

La 10a Sesio de Ĉinaj Etnaj Ludoj malfermiĝis dimanĉe posttagmeze en la urbo Ordos de la Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio. 6 240 atletoj el ĉiuj 56 etnaj grupoj de Ĉinio konkuras aŭ sin prezentas en preskaŭ 200 ĉinaj tradiciaj sportbranĉoj en ok tagoj.

La ludoj kun 62-jara historio, kiuj okazas en ĉiu kvara jaro, servas kiel renkontiĝo de la 56 etnaj grupoj de Ĉinio kaj ludas ŝlosilan rolon por vivigi multajn tradiciajn sportojn.

La etnaj ludoj donas ŝancojn al homoj el la kampara kaj landlimaj regionoj de la lando por ke ili prezentu siajn unikajn lertecojn kaj kulturojn. En 2007, la tibeta atleto Dahi trajne vojaĝis la unuan fojon en sia vivo, post kiam li estis elektita al la delegacio de Gansu-provinco por ĉeesti la 8an sesion de la etnaj ludoj en Kantono.

Multaj tradiciaj sportoj estas agrablaj kaj lertaj. Danke al la ludoj, multaj etnaj tradicioj povas esti konservitaj, eĉ se ili ne estas necesaj plu en ĉiutaga vivo pro la modernigo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto