Vizitu Forumon

Aŭtobombo atakis internacian flughavenon de Kabulo

(GMT+08:00) 2015-08-11 17:42:57     Redaktoro:Yu Rongkang

La internacia flughaveno de la afgana ĉefurbo Kabulo lunde estis atakita de aŭtobombo, almenaŭ 4 civiluloj estis mortigitaj kaj 17 aliaj vunditaj.

La loka polico diris, ke la atako okazis tagmeze ĉirkaŭ la 12a horo. La atakanto stiris aŭton en kontrolejon ĉe la enirejo de la flughaveno kaj eksplodigis la bombon. La atako estis direktita eble al blenditaj aŭtoj, kiuj pasis tiam.

Vidinto diris al la Brita Brodkasta Kompanio, ke la eksplodo estigis grandan fumon kaj fajron, kelkaj aŭtoj estis detruitaj kaj proksimaj konstruaĵoj estis difektitaj.

La televido Al Jazeera raportis, ke la afgana Talibano deklaris sian respondecon pri la atako.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto