Vizitu Forumon

Muzeoj rakontas kruelegaĵojn de japanaj invadantoj en Ĉinio

(GMT+08:00) 2015-08-15 19:35:21     Redaktoro:Yu Rongkang

La 15a de aŭgusto estas la 70a datreveno de la senkondiĉa kapitulaco de Japanio en la Dua Mondmilito. Tiutage diversaj lokoj de Ĉinio okazigis ceremoniojn por memorfesti la datrevenon.

Multaj ĉinoj kaj fremdlandanoj kunvenis matene en la Memoriga Halo de la Viktimoj en la Nankina Masakro fare de Japanaj Invadantoj por konservi memorojn de la viktimoj kaj memorfesti la 70an datrevenon de la venko de la Ĉina Popola Milito de Rezisto kontraŭ Japana Agreso.

Tiutage en Harbino, ĉefurbo de la nordorienta provinco Heilongjiang, la Muzeo de Atestoj de Militaj Krimoj fare de la Japana Armea Unito 731 estis oficiale malfermita al la publiko. La muzeo, starigita sur la sidejo de la eksa stabejo de la japana armea unito 731, rakontas kruelegaĵojn de la japanaj invadantoj kaj rivelas atetojn de la japana esploro de biologia kaj kemia milito.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto