Vizitu Forumon

Neniu vivsigno rimarkita en serĉado post terlavango

(GMT+08:00) 2015-08-16 15:25:38     Redaktoro:Yu Rongkang

Lokaj aŭtoritatoj diris, ke neniu vivsigno estis rimarkita dum pli ol tri tagoj post terlavango en la provinco Shaanxi, nordokcidenta Ĉinio, kiu enterigis 64 homojn.

Merkrede frumatene la terlavango trafis la loĝejon de minaĵa kompanio kaj tri domojn. Inter la malaperintoj sep estas neplenaĝuloj de ok monatoj ĝis ses jaroj.

Sabate posttagmeze, savantoj komencis ĝisfundan serĉon en la okazejo de la gubernio Shanyang, tamen ili trovis neniun signon de postvivantoj. Grandega kvanto da koto kaj rubaĵoj, kombinitaj kun la risko de dua terlavango, malhelpis la serĉadon.

Dek homoj eskapis sen helpo, kaj kvar aliaj estis elfosita de savantoj kaj transportitaj al hospitalo. La malaperintoj inkluzivas vilaĝanojn, minejajn laboristojn kaj iliajn familianojn kaj konstruistojn.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto