Vizitu Forumon

Li Keqiang vizitis la eskplodejon en Tianjin

(GMT+08:00) 2015-08-17 15:02:32     Redaktoro:Ma

Ĝis la dimanĉa antaŭtagmezo, en la grandaj staplejaj eksplodoj 112 homoj mortis, kaj 95 malaperis. Posttagmeze en tiu tago ĉina ĉefministro Li Keqiang, nome de ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio Xi Jinping, vizitis la akcidentejon en la havenurbo Tianjin, norda Ĉinio. Li konsolis fajrestingistojn, oficirojn kaj soldatojn por savado kaj trafitajn civitanojn kaj faris instrukcion pri la savado, kuracado kaj sekura produktado kaj laboro.

Li donis funebran respekton al la mortintaj fajrestingistoj, oficiroj kaj soldatoj antaŭ iliaj portretoj kaj diris, ke ili ĉiuj estas herooj respektindaj. Oni donos saman honoron al ili kaj saman monkompenson al iliaj familianoj.

Vespere de tiu tago, ministro pri publika sekureco Guo Shengkun prezidis komunan kunvenon de la laborgrupo de la Ŝtata Konsilio kaj la sava komandejo de Tianjin kaj akcentis, ke oni forte kaj enorde faru la postan traktadon kaj enketon.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto