Vizitu Forumon

Du ĵurnalistoj pafmortigitaj en Usono

(GMT+08:00) 2015-08-27 16:40:50     Redaktoro:Yu Rongkang

La virginia polico de Usono merkrede diris, ke tiumatene du televidaj ĵurnalistoj estis pafmortigitaj dum rekta elsendo de intervjuo, kaj la suspektata murdinto jam sin mortigis.

La polico diris, ke Vester Flanigan, suspektata murdinto, suferis trafikan akcidenton dum la eskapo, kaj poste li sin pafmortigis. La polico aldonis, ke ili ankoraŭ ne scias, ĉu la kialo de la murdo havas rilaton kun rasa diskriminacio.

Programo de la matena rekta elsendo de tiu loka televidstacio montris, ke matene je 45 minutoj post la 6a horo 24-jara raportistino Alison Parker kaj 27-jara kameraisto Adam Ward estis subite mortpafitaj, kiam ili faris rektan elsendon de intervjuo ĉe iu aĉetcentro en la urbeto Moneta, meza Virginio.

La polico kredis, ke 41-jara Flanigan, eksa dungito de tiu televidstacio efektivigis la murdon. Li publikigis videaĵon de la pafado en socia retejo dum la eskapo, esprimante sian malkontenton kontraŭ la du mortintoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto