Vizitu Forumon

Prezidanto Xi renkontiĝis kun Susan Rice

(GMT+08:00) 2015-08-29 13:23:07     Redaktoro:Yu Rongkang

Vendrede en la Granda Popola Halo en Pekino ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun konsilisto de usona prezidento pri nacia sekureco Susan Rice.

Xi diris al Rice, "Mi atendas daŭrigi mian konversacion kun prezidento Barack Obama kaj havi profundajn interŝanĝojn pri gravaj demandoj de komunaj interesoj."

Li diris, ke Ĉinio volas labori kun Usono por certigi daŭripovan kaj stabilan kreskon de la ĉina-usona interrilato. Li diris, ke stabila kaj kreskanta ĉina-usona interrilato ne nur profitigas la homojn en ambaŭ landoj, sed ankaŭ helpas akceli pacon kaj disvolvadon de la azi-pacifika regiono kaj eĉ de la tuta mondo.

La ĉina prezidanto diris, "Ni volas labori kun Usono por plu akceli nian praktikan kunlaboron duflankan, regionan kaj tutmondan, efike pritrakti la sentemajn demandojn inter ni en konstruema maniero, kaj profitigi la ĉina-usonan rilaton al popoloj de la du landoj kaj eĉ de la tuta mondo."

Rice, kiu estas en Pekino por preparo por la septembra vizito de Xi al Usono, diris, ke prezidento Obama atendas daŭrigi profundajn interŝanĝojn kun la ĉina prezidanto pri duflankaj rilatoj kaj internaciaj demandoj de komunaj interesoj. Ŝi diris, ke Usono laboros kun Ĉinio por fari la baldaŭan vojaĝon de Xi "mejloŝtono en profundigo de nia kunlaboro kaj fortigo de niaj rilatoj". Ŝi aldonis, ke prezidento Obama alte taksas la grandan kontribuon de la ĉina popolo al la venko de la Dua Mondmilito kaj la usona-ĉinan amikecon forĝitan dum la milito.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto