Vizitu Forumon

Ĉina kvaropo gajnis arĝentan medalon en stafetkurado

(GMT+08:00) 2015-08-30 17:55:55     Redaktoro:Yu Rongkang

La ĉina vira stafetkura teamo faris miraklon sabate en Pekino, kiam ili unuafoje gajnis arĝentan medalon de la stafetkurado de 4×100 metroj en la Monda Atletika Ĉampionado.

La ĉina teamo fariĝis supersteluloj de la nacia stadiono Bird-Nesto, konkerante tondran aplaŭdon anstataŭ la jamajka, kiu sukcese defendis la titolon per 37,36 sekundoj.

Kiam la ĉina kvaropo festis sian senprecedencan bronzan medalon, ili eksciis, ke ili estis altigitaj al dua loko, ĉar la usona teamo estis malkvalifikita por interŝanĝo de la bastoneto ekster la zono. La kanada estis levita al la tria loko per 38,13 sekundoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto