Vizitu Forumon

Okazis en Pekino kunveno por la eldono de la libroserio Historioj de Kontraŭmilita Batalo

(GMT+08:00) 2015-08-31 09:34:17     Redaktoro:Ĝoja

Teksto kaj fotoj de HAN XIN, El Popola Ĉinio

La 27-an de aŭgusto okazis kunveno organizita de la Eldonejo de la Popola Liberiga Armeo kaj la Memoriga Muzeo de la Rezistmilito de la Ĉina Popolo kontraŭ la Agresado de Japanio pri la donaco de la libro Notlibro de Kontraŭmilita Soldato kaj la eldoniĝo de la seriaj libroj Historioj de Kontraŭmilita Batalo. La donaco kaj eldono celis ankaŭ memorfesti la 70-an datrevenon de la venko de la Rezistmilito de la Ĉina Popolo kontraŭ la Agresado de Japanio.

En la kunvenejo

Liu Guolin en parolaado

Al la kunveno ĉeestis Liu Guolin, 97-jara veterana membro de la Oka-Voja Armeo, Luo Dongjin, filo de Luo Ronghuan, marŝalo de la nova Ĉinio, Huang Xin, bofilo de Yang Dezhi, supera generalo de la nova Ĉinio, kaj aliaj kelkdek specialistoj de la Ĉina Instituto pri la Historio de Rilatoj inter Ĉinio kaj Japanio, la Akademio de Militaj Sciencoj de la Ĉina Popola Liberiga Armeo, la Naci-defenda Universitato de la Ĉina Popola Liberiga Armeo de Ĉinio kaj tiel plu. Al la kunveno speciale sendis gratulmesaĝon Kobayashi Kancho, prezidanto de la Societo de Japanaj Veteranoj de la Oka-Voja Armeo kaj la Nova Kvara Armeo.

Notlibro de Kontraŭmilita Soldato estas unu el la 5 seriaj libroj Historioj de Kontraŭmilita Batalo. La libro estis verkita de Mizuno Yasuo, iama soldato de la invada armeo de Japanio al Ĉinio. Per faktoj la aŭtoro malkovras la kontraŭhomecajn kruelaĵojn de la tiama japana armeo kaj prezentas la justecon de la bataloj de la ĉina popolo kontraŭ la agresado de Japanio. Aliaj libroj de la sama libroserio estis verkitaj, ekzemple, de Nosaka Sanzo, gvidanto de la Kontraŭmilita Ligo de Japanoj en Ĉinio, kaj de Kagawa Takashi kaj Kobayashi Kiyoshi, ordinaraj japanaj soldatoj kiuj aliĝis al la Oka-Voja Armeo. Inter ili Maeda Mitsushige, la aŭtoro de la libro Japana Soldato de la Oka-Voja Armeo, estas la unua japano, kiu aliĝis al la Oka-Voja Armeo. Nun li ankoraŭ vivas en la aĝo de 99 jaroj.

La versio de la libro Notlibro de Kontraŭmilita Soldato el la jaro 1985

Donaco de la libro

En la kunveno Yin Zhantang, konsilia membro de la Ĉina Instituto pri la Historio de Rilatoj inter Ĉinio kaj Japanio, donacis la version de la libro Notlibro de Kontraŭmilita Soldato eldonitan en 1985 al la memoriga muzeo.

Wei Shan (Montego) en parolado

Kunfotiĝo

En la kunveno parolis ankaŭ Wei Shan, honora konsiliano de la Pekina Esperanto-Asocio. Li estis invitita partopreni en la redaktado de parto de la seriaj libroj. Per sia parolado Wei Shan konigis la laborojn de Verda Majo (Hasegawa Teru). La japana esperantistino malkovris la farojn de la japanaj faŝistoj per la Internacia Lingvo kaj estis laŭdata de Zhou Enlai kiel "bona filino de la japana popolo kaj vera patrioto".

Redaktoro: Xie Ruifeng, El Popola Ĉinio

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto