Vizitu Forumon

Ĉina Radio Internacia rekte elsendos venkotagan solenadon

(GMT+08:00) 2015-09-02 15:18:39     Redaktoro:Ĝoja

La 3a de septembro estos la 70a datreveno de la venko de la Ĉina Popola Milito de Rezisto kontraŭ Japana Agreso kaj de la Monda Kontraŭfaŝisma Milito. Je la 10a horo tiumatene komenciĝos mitingo por celebrado de la datreveno en la placo Tian'anmen de Pekino. Xi Jinping, prezidanto de Ĉinio, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faros paroladon kaj revuos trupojn.

Ĉina Radio Internacia rekte elsendos la solenadon en la lingvoj ĉina, angla, rusa, japana kaj germana, kaj la enhavoj videblos en retpaĝaro de Ĉina Radio Internacia en la lingvoj ĉina, angla, japana, rusa, germana kaj Esperanto.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto