Vizitu Forumon

Filino de Verda Majo Liu Xiaolan revenis al sia patrolando

(GMT+08:00) 2015-09-07 16:20:45     Redaktoro:Ma

Liu Xiaolan, filino de Verda Majo

Sabate en la Pekina Lingva Universitato, la Pekina Esperanto-Asocio okazigis kunsidon por bonvenigi s-inon Liu Xiaolan, filinon de la granda internaciistino Verda Majo. Pli ol 20 veteranaj kaj junaj esperantistoj el Pekino kaj Tianjin ĉeestis la kunsidon. En la kunsido, japana esperantisto Usui Hiroyuki, kiu komencis serĉadon de la filino de Verda Majo antaŭ tri jaroj, konigis historion de la vivo de Verda Majo en Ĉinio. Poste veteranaj esperantistoj sinsekve faris parolojn, konservante la memoron pri Verda Majo kaj alvokante, ke ĉiuj esperantistoj klopodu plu por kontribui al la rilatoj inter Ĉinio kaj Japanio kaj la monda paco. S-ino Liu rakontis siajn travivaĵojn en Japanio. Ŝi diris, ke Verda Majo forpasis kiam ŝi nur havis kelkaj monatojn. Ŝi ekkonis sian patrinon dank' al ĉinaj kaj japanaj esperantistoj, kaj ŝi esperas, ke junaj esperantistoj aktive antaŭenpuŝos la E-movadon kaj kontribuos al la homa paco.

Wang Yanjing, nome de Pekina Esperanto-Asocio donacis librojn al s-ino Liu Xiaolan

Eksa prezidanto de Ĉina Esperanto Ligo s-ino Tan Xiuzhu, prezidanto de Tianjin-a Esperanto Asocio Han Zuwu kaj aliaj veteranaj esperantistoj varme bonvenigis s-inon Liu Xiaolan.

Memorante la mallongan, sed valoran vivon de Verda Majo kaj la nunan situacion de la rilatoj inter Ĉinio kaj Japanio, s-ro Zhu Mingyi, konata veterana esperantisto emociite diris, ke nur granda animo povas certigu, ke la historia tragedio ne ripetiĝu.

Fine, junaj esperantistinoj deklamis poemon pri Verda Majo, verkitan de korea esperantisto en la ĉina, japana kaj Esperanta.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto