Vizitu Forumon

Fokusoj de la Semajno (Sep 11)

(GMT+08:00) 2015-09-11 16:06:41     Redaktoro:Yu Rongkang

Saluton, karaj aŭskultantoj! Mirinda kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj!

Ĉina prezidanto Xi Jinping kaj jordania reĝo Abdullah II Bin Al-Hussein subskribis komunan deklaron pri la starigo de strategia partnereco inter la du landoj merkrede en Pekino.

"La decido starigi la strategian partnerecon estas grava mejloŝtono por niaj rilatoj," Xi diris, kiam li renkontiĝis kun reĝo Abdullah antaŭ la subskriba ceremonio en la Granda Popola Halo.

Laŭ la deklaro, Ĉinio kaj Jordanio subtenos regulan konsiliĝon pri internaciaj kaj regionaj aferoj de komuna zorgo por atingi pli profundan komprenon kaj fortigi reciprokan fidon. La du landoj promesis subteni unu la alian pri demandoj koncernaj al iliaj kernaj interesoj kaj akceli kunlaboron kadre de la iniciato pri Zono kaj Vojo. Ili akcelos kunlaboron en komerco, investado, industria produktkapablo, infrastrukturo, energio, financo, leĝplenumo kaj aliaj sektoroj, kaj pliigos kulturajn, edukajn kaj militajn interŝanĝojn.

En la deklaro, Ĉinio kaj Jordanio emfazis la signifon de paco kaj stabileco en Mezoriento, opiniante, ke regionaj problemoj devas esti solvitaj politike konforme al la celoj kaj principoj de la Ĉarto de UN kaj ankaŭ internaciaj leĝoj.

Reĝo Abdullah diris, ke Jordanio alte taksas la tradician amikecon kun Ĉinio kaj volas intensigi kunlaboron kun Ĉinio en la akcelo de komuna disvolviĝo kaj prospero. La reĝo ankaŭ esprimis sian esperon de kunlaboro kun Ĉinio por bati terorismon kaj defendi mondan pacon.

La Jarkunveno de la Novaj Gvidantoj en 2015, konata ankaŭ kiel la Somera Davos-Forumo, malfermiĝis ĵaŭde en la urbo Dalian, nordorienta Ĉinio. Ĉijare la forumo, kiu fokusiĝas al novigo kaj entreprenemo, altiris pli ol 1 700 komercajn gvidantojn kaj fakulojn el pli ol 90 landoj. Ŝlosilaj temoj inkluzivas perspektivon de la ĉina ekonomio, interreton, ŝanĝiĝojn en financo kaj energio, sciencajn kaj teknikajn frontliniojn.

Ĉina ĉefministro Li Keqiang faris ĉeftonan prelegon en la malferma ceremonio. Li diris, ke la estonteco de la ĉina ekonomio estas brila danke al solida bazo kaj forta impulso. Li asertis, ke tio ne estas blinda optimismo, ĉar Ĉinio havas la avantaĝojn de granda potencialo kaj interna tenaceco.

Merkrede en Strasburgo prezidanto de Eŭropa Komisiono Jean-Claude Juncker publikigis ĝeneralan planon pri delokado de rifuĝintoj. Li alvokis la membroŝtatojn de EU akcepti rifuĝintojn laŭ kvoto. Laŭ la plano 22 membroŝtatoj de EU dividos 120 mil rifuĝintojn restantajn en Hungario, Grekio kaj Italio. Tamen Britio, Irlando kaj Danio ne estis inkluzivitaj en la plano. Germanio akceptos la plej grandan nombron de 31 mil rifuĝintoj, Francio 24 mil kaj Hispanio 15 mil. EU elspezos 1 800 milionojn da eŭroj por helpi iujn afrikajn landojn pli bone regi landlimojn, plibonigi ekonomian medion kaj radike malpliigi nombron de rifuĝintoj al Eŭropo.

Juncker urĝis eŭropajn landojn montri "kuraĝecon kaj unuecon" kaj instigis ilin alpreni kontraŭrimedojn por respondi al la krizo. Germana ĉefministrino Angela Merkel diris tiutage, ke kadre de EU Germanio devas "brave kaj kreeme" ludi gvidan rolon ĉiflanke, kaj Eŭropo devas trovi daŭripovan kaj unuaniman solvon.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto