Vizitu Forumon

Disfalo de gruo mortigis 107 homojn en Mekko

(GMT+08:00) 2015-09-12 13:34:33     Redaktoro:Yu Rongkang

 La saud-arabia televido vendrede diris, ke 107 homoj estis mortigitaj kaj aliaj 238 vunditaj en disfalo de gruo en la grandioza moskeo en Mekko.

La televido Al Arabiya pli frue raportis, ke la gruo disfalis pro forta ŝtormo. Saud-Arabio estis trafita de forta sabloŝtormo en la lastaj kelkaj tagoj.

La saud-arabiaj aŭtoritatoj komencis enketon pri la akcidento, dum 15 civildefendaj, savaj kaj medicinaj teamoj estis senditaj al la okazejo. Ĉiuj hospitaloj en Mekko estis en plena alarmpreteco por akcepti pacientojn.

Pro la malbona vetero disfalis la gruo, kiu laboris pri pligrandiga konstruado ĉe la grandioza moskeo. La akcidento okazis, kiam la lando komencis akcepti pilgrimantojn el la tuta mondo por la haĝ-sezono, kiu komenciĝos baldaŭ.

Post la nuna kaj lasta pligrandigo, la moskeo povus gastigi pli ol tri milionojn adorantojn en ĉiu horo. La pligrandigo celas akomodiĝi al la ĉiam kreskanta nombro de pilgrimantoj el la tuta mondo, precipe dum haĝ-sezono.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto